Skip to main content

Aŭstrio: La lando volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

30/10/2015 | MONDO » La tiulanda ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Ŝpilfeldo, laŭ la landlimo kun Slovenio. Ĉe tiu loko, eniras Aŭstrion la migrantoj, kiuj transiris Kroation, poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion.

Temas pri "kontrolo kaj certeco pri enorda eniro en la landon", dum la meteorologiaj kondiĉoj igas la ekzilajn vojojn pli malfacile uzeblajn, kaj povas "konduki kelkajn rifuĝintojn fariĝi pli agresemaj", plu pravigis sin Mikl-Leitner.

La projekto estigis kontraŭstarigon ene de l' opozicio.

Plejfreŝe

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Rusio: Miloj da homoj omaĝas Nemtsov-on

La 1-an de marto, en Moskvo, la ĉefurbo tiulanda, pli ol 70.000 personoj omaĝis la politikiston Boris Nemtsov, kiu pasintvendredon estas pafmurdita tiuurbe. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO