Skip to main content

Argentino: Macri estas la nova prezidento

23/11/2015 | MONDO » La 22-an de novembro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, Mauricio Macri (Cambiemos) akiris 51,4% da voĉoj, dum lia rivalo Daniel Scioli (Frente para la Victoria) 48,6%. Tiamaniere, la nuna urbestro de Bonaero iĝos prezidento de Argentino ekde la venonta 10-a de decembro.

Macri naskiĝis en Tandilo la 8-an de februaro 1959. Filo de l' itala magnato Francesco Macri, li diplomiĝis kiel civila inĝeniero ĉe l' Katolika Universitato de Argentino. En 1985, li ĉeestis ankaŭ mallongajn kursojn ĉe Columbia Business School, Wharton Business School kaj la loka Universitato CEMA.

En 1992 li iĝis la vicprezidanto de Sevel (tiama licencita fabrikanto de aŭtomobiloj Fiat kaj Peugeot en Argentino, kaj parto de liapatra holdingo, la Grupo Socma), grimpante al la prezidanteco en 1994.

Li estis dum 12 jaroj (1995-2007) la prezidanto de l' sportklubo Boca Juniors.

En 2003 li fondis la partion Compromiso para el Cambio (kiu en 2005 aliĝis al alianco PRO, kiu ekde 2015 aliĝis al koalicio Cambiemos). Li estis ŝtata deputito por la urbo Bonaero inter 2005 kaj 2007. Ekde 2007 li estas urbestro de Bonaero, posteno por kiu li estas reelektita en 2011.

La jaron 2014, Macri estis Alta Protektanto de l' 99-a Universala Kongreso de Esperanto.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 815

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO