Skip to main content

Brazilo: Nacia Tago de l' Nigra Konsciiĝo

20/11/2015 | KULTURO » La 20-an de novembro oni festas tiulande la tagon de l' Negreca Konsciiĝo.

Temas pri la omaĝo al afrikdevenaj homoj kies forto, kulturo kaj religio helpis estigi moralan kaj fizikan ecojn de l' brazila popolo.

La celo de tiu dato estas forigi ĉiun antaŭjuĝon kaj omaĝi la historion de tiu popolo, kiu konstruis la landon.

La portugala lingvo ŝuldas al afrikanoj la enigon de multaj vortoj en sian vortaron.

Brazila kuirarto tre riĉiĝis pro l' afrika kontribuo same kiel la brazila muziko.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 826

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la tuta kontinento, kun la celo unuigi Esperantistojn kaj plifortigi la movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj, kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO